vendredi 26 décembre 2008

Novjara Nokto


Kanzono pri la novjara nkto de la litova esperanto-muzikgrupo Asorti

Lernado de tango en Bonaero


Benny LEWIS pasigis kelkajn semajnojn en Bonaero. Li prenis la okazaĵon por lerni pri Tango. Li lernis la unuajn paŝojn kaj li lernis pri la tanga kulturo.
Vi povas rigardi tiun videon ankaŭ en la angla, la hispana, la franca, la itala, la portugala kaj la irlanda en lia blogo ĉe http://www.irishpolyglot.com .

jeudi 25 décembre 2008

Virtualaj telefonkonversacioj

Jen du respondoj al la video de S-o Safety (SMPFilms) "La Interaktiva Telefona Ludo,".
1) Telefonbabilado de Solstelano kun sinjoro SAFETY :

2) Telefonbabilado de Bjokac kun Solstelano :

mardi 23 décembre 2008

Ekstermisto kaj Jesuo


Humura filmeto en la angla lingvo sed substekstigita esperante pri imaga renkonto inter Jesuo kaj ekstermisto.

lundi 22 décembre 2008

"Burning Man" - semajno en la dezerto


Jen la nekredebla travivaĵo de Benny LEWIS en "Burning Man" 2008.
Oni povas rigardi tiun videon ankaŭ en la angla, la hispana, la franca, la itala, la portugala kaj la irlanda - aŭ rigardi liajn aliajn filmetojn en esperanto - en lia videoblogo: http://www.irishpolyglot.com

samedi 20 décembre 2008

Dormu milde


Lulkanto en esperanto de la nederlanda muzikgrupo "Kajto".

Dio ekzistas en mia menso


Bjokac kantas kanzonon, kiun li verkis : Dio ekzistas en mia menso.

Ĉu vi povas ?


Unua kanto en esperanto verkita de du junaj usonanoj.

Kiel varbi por Esperanto?


La Finvenkista Esperantista Komitato (la FEK) montros al vi kiel varbi pli efike por Esperanto.
Farbskatol.net

lundi 15 décembre 2008

IJK 2008 - Szombathely, Hungario


Video-resumo pri la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazinta en Szombathely, Hungario, inter la 26a de Julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008. Registris Morayma Martinez Mateos, unu el la subvenciitoj de la Fonduso Partoprenu IJK-n. Muntis Roĝener Pavinski

Sepa tut-amerika kongreso de esperanto en Montrealo 2008


La kongreso amerika de esperanto okazis en Montrealo en julio 2008.

UK en Roterdamo 2008


Bildoj pri la Universala Kongreso de esperanto en Roterdamo (julio 2008)

mercredi 10 décembre 2008

Onklino NANAGRE instruas esperanton



Du humuraj kursoj de esperanto faritaj de Tata (onklino) NANAGRE en 2001.

Nova Kanto de Tone


Jen spontanea kantado de Tone el Brazilo, kio okazis post la Interkona Vespero de IJS 2006 en Makó, Hungario. Ekzistas ankaŭ aliaj versioj de la kanto, trovu ankaŭ ilin, se ĉi tiu plaĉas al vi!

mardi 9 décembre 2008

Brezita koko farcita per ovoj sur spinaco-nesto


La 29an de oktobro 2008, Daniel SALOMON organizis kuirarta kurso esperante en IBARAKIKEN (JAPANIO). La preparita plado estis "brezita koko farcita per ovoj sur spinaco-nesto".

vendredi 5 décembre 2008

Apud la maro


Edgar, denaska esperantisto el Litovio,kantas en esperanto kaj ludas violonon

Apudmoskvaj Vesperoj


Karaokeo farita pri konata rusa kanto (Podmoskovnye vecheraen) kantita en esperanto (peco de la tria albumo de la kolekto "Oraj kantoj")
Teksto - M. Matusovskij
Muziko - V. Solovjov-Sedoj
E-teksto - K. Gusev

Amikeco


Mgremo (usona esperantisto) kantas kanzonon nomitan "Amikeco", kiun li verkis.

Attila Schimmer kantas Tom Jobim


Attila Schimmer ludas "unutonan sambon" de Tom Jobim la 30an de julio 2007, dum la 7a EEU-Kongreso de esperanto en Maribor.

mardi 25 novembre 2008

Andy sinprezentas


Andy rakontas pri sia konatigxo kun esperanto kaj pri sia esperantisteco.

Kiel kunporti ĉion kion vi volas en via manpakaĵo !


Nuntempe aviado estas problemo se oni havas buĝeton por vojaĝi ĉar oni devas pagi por registri pakaĵon.
Por eviti ĝin kaj por ne bezoni atendi en la flughaveno, pli bonas vojaĝi nur kun sia manpakaĵo. En ĉi tiu filmeto, Benny montras kiel oni povas kunporti ĉion kion vi volas!! Se vi ŝatas la filmeton, rigardu liajn aliajn filmetojn en lia blogo: http://www.irishpolyglot.com/eo

vendredi 21 novembre 2008

Somera Esperanto-Studado


Video de Benny LEWIS pri la unua "Somera Esperanto-Studado" organizita de la skipo de la retejo www.Lernu.net, kiu okazis en Slovakio dum la somero 2008.
Aliaj videoj de Benny estas videblaj en la blogo : http://www.irishpolyglot.com/eo

mardi 18 novembre 2008

Esperanto-Lernejo en Namkang (Koreio)


La 17-a Namkang Esperanto-Lernejo okazis en Koreio. Partoprenantoj ĝuis lerni Esperanton en freŝa etoso! Korea-belga esperantistino Hejin registris la filmeton

dimanche 16 novembre 2008

Lernu la Kmeran Lingvon


Leo instruas al ni kelkajn bazajn frazojn en la kmera lingvo.

Raportado pri pekinaj olimpikoj



Wang Shanshan, parolistino de Ĉina Radio Internacia parolas dum raportado okaze de pekinaj olimpikoj!

vendredi 14 novembre 2008

Valanja


Valanja estas brazila esperanta rok-bando, kiu partoprenis en la konkurso "muzikume" de ITV en 2006 kun tiu video.

mardi 11 novembre 2008

Malfermo de pendseruroj


www.conocetumedio.blogspot.com montras vin kiel malfermi kombinadajn pendserurojn rapide esperante kaj en angla kaj partoprenas en kampanjo pri malpermesi la vendo de animaloj. Kunlaboru ankaux metante imagxo ene viajn filmetojn. Vi trovos afisxon hispane en nia pagxo kaj en cxi adreso: http://img99.imageshack.us/img99/2033... Estu bona civitano!

lundi 10 novembre 2008

Vojaĝu kun Zam


La enkonduka leciono de la Esperanta kurso "Vojaĝu kun Zam".

Radio verda


Animaciaĵo en Esperanto pri la podkasto Radio Verda.

mercredi 5 novembre 2008

Elsendo el ITVC Pollando


Elsendo el ITVC Pollando.
Aliaj elsendoj estas videblaj en la retejo : http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14

mardi 21 octobre 2008

Nia bela mondo


Elkora letero al la tero, produktita de la Meksika Esperanto-Televido, MEKTV

mercredi 15 octobre 2008

Esperanto estas (4 kaj 6)



Filmo kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo, dividitaj per 6 apartaj ĉapitroj, estas rezulto de 3-jara kunlaboro (2005-2008) kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj kadre de la organizo E@I – www.ikso.net

mardi 7 octobre 2008

UEA-interveno ĉe Homrajta Konsilio, UN, Ĝenevo, 2008-09-17


Interveno de la reprezentantoj (Charmian Common kaj Stefano Keller) de Universala Esperanto-Asocio ĉe la Homrajta Konsilio (HRK), Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĝenevo, la 17-an de septembro 2008. La parolado okazis en la franca lingvo kaj estis simultane interpretata en la 5 aliaj oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, ĉina, hispana, rusa. Ĉi tie, oni aŭdas la voĉon de Stefano Keller, kiu laŭtlegas la Esperantan version de sia teksto.
Pli da informoj pri la menciita Socia Forumo de la HRK, okazinta la 1-3ajn de septembro 2008, ĉe UN en Ĝenevo, kaj pri la HRK-interveno estas troveblaj en la retejo de la Agado por Lingvaj Rajtoj (ALR):
www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj
http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj
- Version française (originale) de cette vidéo:
La franca (originallingva) versio de tiu video estas je la adreso:
www.youtube.com/watch?v=eR7vD9kChBA
http://www.youtube.com/watch?v=eR7vD9...

Ĉu esperanto estas sekto ?

Kiel malfermi kaj manĝi ostrojn ?


Daniel Salomon parolas esperante pri la proceso por malfermi kaj manĝi ostrojn.

Koregrafio de Joana kaj Rodrigo


Koregrafio de Joana kaj Rodrigo dum esperantista renkonto en TAGUATINGA (BRAZILO).

mercredi 1 octobre 2008

FRANJO kaj FRANCIS kunekantas


Franjo LEVEQUE-PROVOST kaj Francis SOGHOMONIAN kantas kune : BEL', dum la Internacia Arta Vespero de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (Nederlando),la 25-an de julio 2008.

dimanche 28 septembre 2008

Novjork', Novjork' / New York, New York


Tre fama usona kanto tradukita al Esperanto de Vicente Valdés Bejarano el Aguaskalientes, Meksiko. oficiale registrita antau INDAUTOR, México.

mardi 16 septembre 2008

Koruso de Grezijono en UK 2008


La KORUSO DE LA KASTELO GREZIJONO (Francio) kantas dum la Internacia Arta Vespero de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (Nederlando),la 25-an de julio 2008.

MESAĜO : Se vi ŝatus vidi tiun video-filmon en pli bona kvalito (pli bona formato FLV aŭ eĉ en MPEG formato) sendu al Mogovo vian retadreson.
Tuj kiel eble (laŭ liaj disponeblecoj), li sendos al vi FTP ligilon kiu ebligos rekte, facile kaj rapide elŝuti ilin.
RETADRESO - mogovo.esperanto@hotmail.fr

dimanche 14 septembre 2008

Esenco de socialismo


Esperanta traduko de libertariana filmo, kiu mallaŭdas socialismon.

Vizitu Vian Viandon

Filmo pri la kondiĉoj por bestoj en hodiaŭaj bienoj kaj buĉejoj. Tiun ĉi filmon kreis PETA, la plej granda organizaĵo en la mondo pri la rajtoj de bestoj, kaj ĝi estas versio en Esperanto de la filmo rakontita de la fama usona aktoro Alec Baldwin. Oni povas trovi pli da informo ĉe jewishveg.com/estuvegetarano, oni povas peti senkostajn ekzemplerojn de la DVD (sen subtekstoj) ĉe estuvegetarano@gmail.com, kaj oni povas vidi la anglan version ĉe GoVeg.com

Galileo aŭ la amo de Dio


Galileo ne povas sin mem forkonfesi siajn ideojn antaŭ la inkvizicio. Li sentas ke li estos komdamnata, kaj eble malgajnos sian vivon.
Lia amiko kiu iĝis Papo, vizitas lin ĉe lian karcero por ke li ŝanĝas sian opinion...

Aliaj filmoj subtekstigitaj esperante estaj videblaj en la reto : http://www.youtube.com/user/Frankouchii

lundi 8 septembre 2008

Mondo


Hispana kurtfilmo de Enrique Andres pri la utileco de esperanto por sukcesigi internaciajn amajn renkontiĝojn.

lundi 25 août 2008

Ĵomart kaj Nataŝa en la UK 2008


Pecoj de la koncerto de la kazaĥa esperantista kantistduopo "Ĵomart kaj Nataŝa", kiu okazis dum la 93a universala kongreso de esperanto en Roterdamo (julio 2OO8).
Pecoj filmitaj de Louis JEULAND.

Vizito al "Birdnesto"


Vidaĵoj de la olimpika stadio de Pekino : la "birdnesto" (la 22an de aŭgusto 2008)

Marŝado ĝis la montopinto de la Tejdo (Tenerife)


Benny Lewis pasigis ses semajnojn en Tenerife (HISPANIO) kaj marŝadis ĝis la montopinto de la Tejdo. Jen la video de la travivaĵo!
Li faris aliajn videojn en esperanto kaj vi povas rigardi ilin en lia blogo: http://www.irishpolyglot.com/eo

mardi 19 août 2008

40 "Couchsurfistoj" en Recife (Brazilo)


Jen la travivaĵo de 40 "Couchsurfistoj" en Recife (Brazilo) dum la Karnavalo de 2008... ĉiuj dormis en la sama domo.
Filmo de Benny Lewis, esperantista irlandano,kiu faris aliajn videojn en esperanto videblaj en lia blogo: http://www.irishpolyglot.com/eo

jeudi 7 août 2008

Kupero parolas esperante !


Kupero aĝas 21 monatojn, kaj bone komprenas la internacian lingvon !

Pro nur unu kapo


Argentina esperantista kantisto Alejandro Cossavella kantas esperante la tangon: "Por una cabeza" ( = "Pro nur unu kapo" ).

Festivalo de la lingvoj en NANJING


Kursoj de esperanto dum la dudeka internacia festivalo de la lingvoj en NANJING (ĈINIO)

Ĉu vi volas danci ?


Peceto de la koncerto de Jomo en Zakopane (Pollando).

jeudi 8 mai 2008

KEF 2008


Jes, KEF okazos en 2008, ĉi-foje revenanta al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo): Helsingør. La datoj estas la la 12a ĝis la 19a de julio 2008.
Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo". Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Pli detala programo baldaŭ venos. Sed baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. Meze estos ekskursa tago. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org
Vidu pli kaj aliĝu ĉe: kef.saluton.dk
kaj www.tejo.org/kef

Korto Maltese (Jacques YVART)


Por sia 26a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton.

Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens"(VKKD19) datumis jam de 1998 !! Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojagxadon. Oni tiel trovas do kaj kanzonojn de Leonard Cohen (Birdo sur drato), de Johnny Cash (Diamantoj), de Georges Moustaki (Mia liber'), de Georges Brassens (La cxevaleto) kaj liajn proprajn elektitajn komponajxojn el la plej bele adaptitaj en Esperanton: (En la valo de l' rozoj, Oe, oe en la sxipo!, Magelanoj de l'Universo, ktp.....), krome menciendas kelkaj poemoj enmuzikigitajn de li, ekz. 'La invito por vojagxo' de Charles Baudelaire, kiu donas ecx la titolon al la albumo.

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Jxak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.

La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al cxiu kanzono la gxustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe/Vinilkosmo fare de Triboulet.

Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' cxerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaux videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

Mesaĝo el Benino


Mesaĝo de afrikaj esperantistoj al la partoprenontoj de ILEI konferenco en Porto-Novo en 2008.

mardi 29 avril 2008

Ho, mia kor'


Fama poemo de LL ZAMENHOF kantita de brazila kantistino Neide Barros Reĝo.

Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!

mardi 22 avril 2008

Konti en esperanto


Leciono (angle subtekstigita) por lerni kiel konti de unu al dek en esperanto

lundi 21 avril 2008

Jojo kaj Bubu en la parko


Filmeto farita uzante du pupojn.
Jojo (kunikleto) invitas sian amikon Bubu (urseto) por viziti la amuzparkon de Laùzano (Svislando).

dimanche 20 avril 2008

Mazi en Gondolando


Mazi en Gondolando estas Esperanto-lernolibro por komencantaj infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj eldonita de IEI (Internacia Esperanto-Instituto).
Ĝin akompanas vidbendoj kun la desegnaĵo-filmoj "Mazi en Gondolando" kaj "Mazi revenas al Gondolando" kaj kanzonkasedo.
La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, kelkajn ekzercojn kaj leksikan indekson.
Verkita de Wendy HARRIS, esperantigita de Roman DOBRZYNSKI

Pasporto al la Tuta Mondo


Oka Leciono de la fama Video-kurso de esperanto "Pasporta al la tuta mondo" mendebla per la retejo : http://www.esperanto-usa.org/eo/node/58.

samedi 19 avril 2008

"Djelem djelem" en Esperanto


Cigana himno en esperanto

Team kantas esperante

"Reklamo al silento"

"Volas ni"

Team estas slovaka rokgrupo. En tiuj filmetoj, ili kantas esperante du kanzonoj ("Reklamo al silento", "Volas ni") kiujn ili origine verkis slovake.

dimanche 6 avril 2008

Mi brilu plu ( Kore )


Filmeto por la muziko en Esperanto "Mi brilu plu", kantata de Kore kaj verkita de Roel Haveman, sur originalo "The show must go on", de Brian May (Queen).

La Bambo (Jomo)


Filmeto por la muziko en Esperanto "La bambo" ("La bamba"), kantata de JoMo kaj amikoj, baze sur hinspanlingva versio de Trini Lopez (en la KD "JoMo friponas", eldone de Vinilkosmo).

Bela revo ( Anjo amika )


Filmeto por la muziko en Esperanto "Bela Revo", kantata de la hungara kantistino Anjo Amika kaj verkita de Gregori kaj Giorgio Silfer.

samedi 5 avril 2008

Ian CLARK'S kantas esperante

En la Fronto de Gandesa


La arboj silentas konfide

Retejo de Ian CLARKS : http://www.mrtao.com/eng.htm

"Mi staras" kantata de Krio de morto


"Mi staras", kanzono de la pola rokgrupo "Krio de morto"

lundi 31 mars 2008

dimanche 30 mars 2008

Esperanto kiel lingva esprimo de humaneca internaciismo




Prelego de Ivo Lapenna "Esperanto kiel lingva esprimo de humaneca internaciismo" dum la 11-a Internacia konferenco de Neŭtrala Esperanto-movado, Metz, Francio -1985

jeudi 27 mars 2008

Esperanto estas


Reklama filmo por esperanto produktita de E@I ( www.esperantodvd.net )kaj Kosmuzik ( www.kosmuzik.com )subtekstigita france.

Konfidu min


Kanzono verkita kaj kantata de Elke van Gompel

Unu momento


Kanzono verkita kaj kantata de Elke van Gompel

mercredi 26 mars 2008

"Tèrras d'òc" (subtekstigita en esperanto)


Versio de la okcitana kanto "Tèrras d'òc" (Tero de Okcitanio) subtekstigita esperante

mardi 25 mars 2008

lundi 24 mars 2008

Mickael JACKSON uzas esperanton



Tiu filmeto estis la anoncfilmo de la albumo de la usona kantisto Michael Jackson "HIStory" (historio).
Se oni bone aŭskultas oni rimarkas, ke dum la komenco de la filmo estas la jenaj esperantaj vortoj :
"Diversaj nacioj de la mondo konstruas ĉi tiun skulptaĵon en la nomo de tutmonda patrineco kaj amo kaj la kuraca forto de muziko.”

jeudi 20 mars 2008

Memoro de la ŝtono (muziko de la videoludo Final fantasy XI)


En tiu filmo oni povas aŭdi la muziko de la videoludo "Final fantasy XI" kiu enhavas esperantan kanton nomitan "Memoro de la ŝtono".
Jen estas ĝia esperanta teksto :

Fluas nun sango senkulpa
Sur Vana’diel, vasta ter’
Tremas la tuta mond’
Pro l’ plago en desper’

Preventas ĝin
Nenia sort’
Haltigas ĝin
Nenia fort’

Sed tra la nokto tempesta
Brilas jen stelo de glor’!
Kontraŭ brutala kri’
Fontas jen kant-sonor’!

Stelo brilanta, kanto sonanta:
Revo kaj preĝo por ni!

Mano kaj man’ kunpremitaj
Trans la eterno sen lim’
Ne dismetiĝos plu
Ne disligiĝos plu!

lundi 17 mars 2008

Himno de la tero


Etaj kantistoj de Meaux (Francio) kantas esperante la himnon de la festivalo de la tero dum elsendo de la dua franca televizia ĉeno

La Persisto


La grupo "Negro Pou La Vi" (Nigra Por La Vivo) de Mauricio insulo (Hinda Oceano) prezentas sian kanton "La Persisto" (Persévérance) en Esperanto.
---------------
Studio-Pro.ch
http://www.studio-pro.ch/esperanto-muziko.html

samedi 15 mars 2008

Ĵiĥarka


Rusia animacia filmo el ciklo "La monto da gemoj". Vizitu http://suzdalfestivalo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio.

La evoluo de Pjotr Sencov


Animacia flmo, partopreninta programon de la 11-a Suzdal-festivalo de rusia animacio en 2006. Vizitu http://suzdalfestivalo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio.

Koro de besto


Rusia animacia filmo laŭ fabelo de la popolo de nanaoj.

Lu.Kristnaska historio


Rusia animacia filmo, partopreninta programon de la 11-a animacia Suzdal-festivalo en 2006. Vizitu http://suzdalfestivalo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio.

lundi 10 mars 2008

Fabelo pri morta princino kaj sep herooj (1951)



Sovetia animacia filmo laŭ fabelo de Aleksandr Puŝkin. Oni ankaŭ povas elŝuti la filmon en originala kvalito ĉe http://kinejo.blogsome.com

La skarlata floreto (1952)




Sovetia animacia filmo laŭ fabelo de Sergej Aksakov. Oni ankaŭ povas elŝuti la filmon en originala kvalito ĉe http://kinejo.blogsome.com

dimanche 9 mars 2008

La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto (1950)



Sovetia animacia filmo laŭ versa fabelo de Aleksandr Puŝkin. Oni ankaŭ povas elŝuti la filmon en originala kvalito ĉe http://kinejo.blogsome.com

Rjaba


Moderna interpreto de konata al ĉiuj en Rusio fabelo "Kokino Rjaba". La filmo partoprenis programon de la 12-a animacia Suzdal-festivalo. Vizitu http://suzdalfestivalo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio

samedi 8 mars 2008

Fera vartistino


Animaciaĵo el populara rusia serio "Viglobetoj". Spektu modernan rusian animacion kun subtitoloj en Esperanto ĉe http://suzdalfestivalo.blogsome.com

Maskerado


Animaciaĵo el populara rusia serio "Viglobetoj". Vizitu http://suzdalfestivalo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio.

jeudi 6 mars 2008

La diskoa dancisto


Animaciaĵo el populara rusia serio "Viglobetoj". Vizitu http://kinejo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio.

mercredi 5 mars 2008

Terur-rakonto por Njunjo

Animaciaĵo el populara rusia serio "Viglobetoj". Vizitu http://suzdalfestivalo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio.

lundi 3 mars 2008

La fiŝeto

Animacia filmo, partopreninta programon de Suzdal-festivalo de rusia animacio en 2007. Vizitu http://suzdalfestivalo.blogsome.com por pli da moderna rusia animacio.